Rudolf Fabinyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

FABINYI Rudolf (fabinji) estis menskuracisto naskita en Koloĵvaro la 31-an de majo 1879 kaj mortinta en Budapeŝto la 30-an de oktobro 1936.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Rudolf Fabinyi diplomiĝis en la Universitato de Koloĵvaro en 1902 kaj de 1906 li estis tie asistantprofesoro ĉe la kliniko pri mens- kaj neŭromalsanoj, poste li estis ĉefkuracisto en la malsanulejo de Dicsőszentmárton, poste de 1911 en la mensmalsanulejo de Lipótmező, de 1925 ties direktoro, de 1924 privatprofesoro de la praktika mensmalsano. Sekve de lia laboro komencis en Hungario la fakinstruado de la mensmalsanflegistoj. Al lia propono kaj planoj konstruiĝis la neŭromalsanulejo en Hárshegy.

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Hogyan ápoljunk elmebetegeket? (Bp., 1914).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.