Rudolf Vrba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Rudolf Vrba, 1997.jpg

Rudolf 'Rudi' VRBA (naskiĝis la 11-an de septembro 1924 en Topolcsány (Topoľčany) en Slovakio kiel Walter Rosenberg, mortis la 27-an de marto 2006 en Vankuvero) estis emerita profesoro en farmakologia kaj terapeŭtika fako de la Universitato de Brita Kolumbio en Kanado. Li akiris mondkonatecon en 1944, kiam en tiujara aprilo li kaj Alfred Wetzler sukcese eskapis el la germana koncentrejo Aŭŝvico en Pollando kaj informis la aliancanojn pri la amasmurdado. Vrba kaj Wetzler estis du judoj el la kvin sukcese eskapintaj homoj. Li verkis la 32-paĝan protokolon de Aŭŝvico, kiu estis pruvaĵo eĉ en la Nurenberga proceso. Ĉar li laboris en ĉiu parto de la murdejo, li povis detale priskribi la fiagojn en Aŭŝvico.

Li volis per tiu protokolo atentigi la sekvajn viktimojn, la hungaraj judojn. (Oni konstruis novajn relparojn al la gaskameroj kaj oni aŭdis interparoli la naziojn, ke alvenos "hungara kolbaso".)

La hungaraj judoj ne aperigis la dokumentojn, ĉar timis la interkonsenton kun la germanoj. La minacoj de la aliancanoj savis nur judojn de la hungara ĉefurbo. La guberniestro Miklós Horthy malpermesis la deportadojn la 9-an de julio 1944.

Post la milito

En 1945 Vrba oficiale ŝanĝis sian german-sonan nomon kaj translokiĝis al Prago, kie li laboris ĉe la Praga Teknika Universitato kaj akiris doktoran titolon pro sia verko pri la metabolo de butera acido. Li elmigris en 1958 al Israelo, kie li laboris du jarojn ĉe Instituto Weizmann de Sciencoj, poste veturis al Anglio en 1960, kie li laboris dum du jaroj en Neŭrofizika Esplora Unuo en Carshalton (Surrey) kaj plenumis 7 jarojn ĉe Brita Medicina Esplora Konsilio. En 1963 li publikigis sian memoraĵaron, Escape from Auschwitz: I cannot forgive (= eskapo de Aŭŝvic: mi ne povas pardoni). Li ricevis la britan ŝtatanecon en 1966.

Vrba elmigris al Kanado en 1967, ricevis la kanadan ŝtatanecon en 1972 kaj laboris ĉe diversaj medicinaj esplorinstitutoj.

En 2006 li mortis pro kancero.