Rudolfo de Habsburgo-Loreno (kardinalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto
Memoriga tabulo, malantaŭ kiu estas metita la koro de Rudolfo Johano.

Rudolfo de Habsburgo-Loreno, plennome Rudolf Johannes Joseph Rainier kardinalo von Habsburg-Lotharingen (8-an de januaro 1788 Pizo[1], Italio23-a de julio 1831 Baden bei Wien, Malsupra Aŭstrio) estis aŭstra ĉefepiskopo kaj en la jaroj 18191831 olomouca ĉefepiskopo.

Li naskiĝis kiel malplej aĝa filo de imperiestro Leopoldo la 2-a kaj lia edzino Maria Luisa. En la jaro 1819 li estis nomita ĉefepiskopo olomouca kaj poste kardinalo.

Li estas sepultita en familia kripto de Habsburgoj en kapuĉena preĝejo en Vieno. Lia koro estas metita en kripto en Katedralo de sankta Venceslao en Olomouc.

Antaŭe:Ĉefepiskopo de OlomoucPoste:
Maria Thaddäus von Trautmannsdorff18191831Ferdinand Maria Chotek

Notoj kaj referencoj

  1. La maison ducale de Lorraine Georges Poull 1991 paĝo 267