Runŝtono de Rök

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aspekto de la orienta flanko; la teksto komenciĝas maldekstre sube
La okcidenta flanko

Runŝtono de Rök estas platŝtono kun runoskribo en Svedio, ĉe preĝejo Rök en komunumo Ödeshög. Ĝi altas 3,82 metrojn kaj surhavas runoskribon en malnov-norda lingvo, kun ĉ. 750 signoj, tiel ĝi estas la plej longa konata tiulingva runoskribo.

Ĝenerale[redakti | redakti fonton]

La ŝtono estis establita verŝajne en la frua 9-a jarcento, 200 jarojn poste ĝi estis enmasonita – dum la kristaniĝo de la lando – en la dekonaĵan garbejon de la loko. Kiam en 1840 oni malkonstruis la malnovan preĝejon, oni rimarkis la runoskribon sur la ŝtono, sed ili spite al tio remasonigis ĝin en la antaŭhalon de la nova preĝejo. Oni elprenis ĝin en 1862 kaj post starigis sur la preĝeja korto kaj oni protektis ĝin ĝis 1933 per tegmento.

La legado de la teksto estas malfacila, ĉar la skribojn komplikas liter-ludoj. La kreinto de la ŝtona runoskribo estis Varin, kiu ĉifris la tekston kelkfoje per sekretaj runoj. Por tio li uzis du runajn alfabetojn, la malnov-nordajn kun 24 signoj kaj ankaŭ specifan Rök-alfabeton kun 16 signoj. La lego de la tuta enĉifrita teksto estas hodiaŭ unueca, sed la interpretado de la enteno donas ankaŭ nesolvitajn enigmojn.

La unua linio sur la antaŭflanko de ŝtono legeblas kiel „Aft Vuamod standa runar thar“ („Al memoro je Vamund staras tiuj ĉi runoj“) kaj daŭrigas tiel: „Sed Varin skribis tiujn, patro de la mortinta filo“.

La teksto ŝajnas okupiĝi poste pri mitaj temoj.

La teksto[redakti | redakti fonton]

Malnova okcident-norda transskribo

Eptir Vémóð/Vámóð standa rúnar þær. En Varinn fáði, faðir, eptir feigjan son. Sögum múgminni/ungmenni þat, hverjar valraufar væri tvær þær, svát tolf sinnum væri numnar at valraufu, báðar saman á ýmissum mönnum. Þat sögum annat, hverr fyrir níu öldum án yrði fjör með Hreiðgotum, auk dó meðr hann umb sakar. Réð Þjóðríkr hinn þormóði, stillir flotna, ströndu Hreiðmarar. Sitr nú görr á gota sínum, skildi umb fatlaðr, skati Mæringa. Þat sögum tolfta, hvar hestr sé Gunnar etu véttvangi á, konungar tveir tigir svát á liggja. Þat sögum þrettánda, hverir tveir tigir konungar sæti at Sjólundi fjóra vetr at fjórum nöfnum, bornir fjórum brœðrum. Valkar fimm, Ráðulfs synir, Hreiðulfar fimm, Rugulfs synir, Háislar fimm, Hörðs synir, Gunnmundar/Kynmundar fimm, Bjarnar synir. Nú'k m[inni] m[eð] öllu [se]gi. Einhverr … [svá]t … eptir frá. Sögum múgminni/ungmenni þat, hvar Ingoldinga væri goldinn at kvánar húsli. Sögum múgminni/ungmenni, hveim sé borinn niðr drengi. Vilinn er þat. Knúa/knýja knátti jötun. Vilinn er þat … Sögum múgminni/ungmenni: Þórr. Sibbi véaveri ól nírœðr.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]