Ponto al Ruski-insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ruskia Ponto)
Ponto al Ruski-insulo
stajponto
Estiĝo 2012
Malfermo julio 2012
Lando Rusio vd
Situo Vladivostoko
Situo
Geografia situo 43° 3′ 47″ N, 131° 54′ 30″ O (mapo)43.063055555556131.90833333333Koordinatoj: 43° 3′ 47″ N, 131° 54′ 30″ O (mapo)
Ponto al Ruski-insulo (Ĉemara Regiono)
Ponto al Ruski-insulo (Ĉemara Regiono)
DEC
Ponto al Ruski-insulo
Ponto al Ruski-insulo
Lokigo de Ĉemara Regiono en Rusio
Situo de Ponto al Ruski-insulo
Map
Ponto al Ruski-insulo
Retejo http://www.rusmost.ru
vdr
Ponto al Ruski-insulo
Ponto en novembro 2011
Konstruado de la ponto Orienta Bosporo

La ponto al Ruski-insulo (ruse Мост на остров Русский, Most na ostrov Russki) estas rusia stajponto trans la Orienta Bosporo kiu ligas Vladivostokon kun la Ruski-insulo. Ĝi estis dum la inaŭguro de prezidento Dmitrij Medvedev je la 2-a de julio 2012 la plej longa stajponto de la mondo.

Kun spano de 1.104 metroj la ponto havas 16 m pli grandan spanon ol la antaŭa rekordulo, de 2008 ĝis julio 2012 la Ĉinia Sutongponto. La tuta longeco de la ponto estas 3.100 metroj. La ponto havas du pilonojn de 320,9 m alteco. La plej longaj de la 168 stajoj estas 579,83 m longaj, la plej mallongaj 135,771 metroj. La maksimuma alto (por ŝipoj) estas 70 metroj. La ponto estas 29,5 m larĝa kaj havas vojon kiu estas 23,8 m larĝa sur kiu oni konstruis 2 x 2 koridorojn kiuj estos ekde la 1-a de aŭgusto 2012 malfermataj por la trafiko.

La konstrukostoj estis pli ol 1 miliardo da dolaroj. Oni devis atenti la eblajn ekstremajn veterkondiĉojn de −40 ĝis 40 , ŝtormoj ĝis 36 m/s (130 km/h), glaciiĝo ĝis 70 cm dikeco kaj ĝis 6 m altaj ondoj. La laboroj daŭris 43 monatojn, de decembro 2008 ĝis julio 2012. La ponto devis esti preta antaŭ la 24-a kunveno de la APEC kiu okazos en septembro 2012 sur la insulo Ruski.