Ry (Danio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ry
urbeto

Blazono

Blazono
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 56° 6′ N, 9° 45′ O (mapo)56.0922222222229.7580555555556Koordinatoj: 56° 6′ N, 9° 45′ O (mapo) [+]
Alto 38 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ry (Danio)
Ry (Danio)
DEC
Ry
Ry
Situo de Ry

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ry (Denmark) [+]
vdr
la vasta konstruaĵaro de la akvomuelejo de Ry, konstruita en 1578

Ry estas urbo en orienta Jutlando, Danio. La 1-an de januaro 2010 ĝi havis 5 523 loĝantojn. La loĝloko Ry, kiel multaj aliaj urboj de Danio, kreskis ĉirkaŭ fervoja stacio konstruita en la 19-a jarcento, kaj cetere en 1952 estis la gastiga urbo de la 8-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO.

Tute najbara tamen estas multe pli historia loĝloko, nomata Malnova Rye, kiu estis grava komerca urbo en mezepoka Danio. En 1534, en la urba preĝejo de Sankta Søren de Rye Kristiano la 3-a elektiĝis reĝo de Danio.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la relative malmultaj loĝantoj de la urbo, kompare multaj naciaj konatuloj el muziko kaj televido loĝas en Ry. Ekzemploj muzikistaj estas Peter Sommer kaj Lars Frederiksen de la grupo Lars Frederiksen & The Bastards, ekzemploj televidaj la raportisto-fotisto Joachim Ladefoged, la sporta stelulo kaj televida moderatoro Thomas Mygind kaj la moderatoro Peter Ingemann.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

References[redakti | redakti fonton]