Sándor Asztalos (ĵurnalisto)
Aspekto
ASZTALOS Sándor [astaloŝ] (naskiĝis en Nagyvárad la 31-an de aŭgusto 1890, mortis en Budapest la 14-an de aŭgusto 1959) estis rumanuja hungara ĵurnalisto kaj verkisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis privatoficisto, poste en 1918 redaktoro de la Nagyváradi Munkás Újság. Mallongtempe li estis ĵurnalisto en Kluĵo, ekde 1924 kunulredaktoro de la gazeto Temesvári Hírlap. Li redaktis en 1930–32 A Nap, en 1933 la semajngazeton A Világ. En 1948 li translokiĝis Hungarujon.[1]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Nincs kegyelem. Vivromano de Péter Ágoston, Temesvár, 1929;
- Bíró Lajos, a nagy magyar utazó, romano, 1953.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Magyar Életrajzi Lexikon.