Sándor Remig Bárdos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sándor Remig Bárdos [ŝAndor bArdoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárdos Sándor Remig estis hungara pastro, ĉefabato, benediktana monaĥo, instruisto. Lia familia nomo estis Ptacsek ĝis 1890.

Sándor Remig Bárdos [1] naskiĝis la 25-an de februaro 1868 en Hungara reĝlando en Ipolyság (nuntempa Šahy en Slovakio). Li mortis la 12-an de majo 1932 en Balatonfüred.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Remig Bárdos aliĝis al benediktanoj en 1885. Li monaĥiĝis en 1891, li pastriĝis en la sekva jaro. Komence li instruis en gimnazio en Esztergom, en 1907 lernejestro en Kőszeg. En 1920 li estis elektita ĉefabato de Pannonhalma. Inter 1927 kaj 1932 li estis ankaŭ senatano.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’ A m. nyelvtisztító törekvések tört.’’ (1896)
  • diversaj pedagogiaj studoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.