Sándor Román

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sándor ROMÁN [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Román Sándor estas hungara dancisto kaj koreografo.

Sándor Román

Sándor Román naskiĝis la 2-an de julio 1965 en Ricse.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Román studis popolan dancon en Baleta Instituto en Budapeŝto inter 1975-1983, poste li aliĝis al dancista trupo Honvéd. Ekde 1983 li lernis plu dancadon, poste ekde 1995 li lernis reĝisoradon, dume li studvojaĝis en Usono kaj Kanado. En Teatro Szigligeti (Szolnok) en 1995 li gvidis la dancan trupon, poste li fondis sendependan dancan trupon en 1997. Li ricevis ĝis tiam diversajn premiojn inter 1987-2010.

Roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • partopreno en 5 teatraĵoj
  • partopreno en 12 filmoj, kiel rolanto aŭ koreografo
  • partoprenoj en Hair, My Fair Lady, West Side Story kaj tiel plu

Fontoj[redakti | redakti fonton]