Sângeorz-Băi
Sângeorz-Băi (sidĵorz-baj), hungare: Oláhszentgyörgy (ola:sentdjordj) estas urbo en Rumanio ĉe la suda piedo de la Radna-montaro laŭ la rivero Someşul Mare nordoriente de Năsăud. Administre apartenas al ĝi: Cormaia, Valea Borcutului.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 3 462 loĝantojn (rumanoj, germanoj); en 1992 10 280 (rumanoj).
Historio
Ĝia unua mencio skribe estas en 1440. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, al Beszterce-Naszód.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Komunumoj de Sankta Georgo en Transilvanio
La ceterajn en Hungara reĝlando vidu: Bácsszentgyörgy!