Sérgio Cabral Filho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cabral Filho en sia lasta Senata Kunsido, kune al sia kolegino Ideli Salvatti, el partio (PT).
Foto: Wilson Dias/ABr.

Sérgio de Oliveira Cabral Santos Filho (Rio de Ĵanejro, 27-a de januaro, 1963), estas politikisto kaj ĵurnalisto, nun guberniestro de Ŝtato Rio de Ĵanejro. Citita de "Revuo Época" kiel unu el la 100 plej influantaj brazilanoj en la jaro 2009. [1]

Filo de ĵurnalisto Sérgio Cabral, unu el la fondantoj de O Pasquim, Sérgio Cabral Filho estas ankaŭ ĵurnalisto, kiu studis je la universitato Faculdade da Cidade, nuntempe nomata (UniverCidade).

Politikista Kariero

Li eniris politikon je la komenco de la 1980-aj jaroj, en la Junularo de la partio PMDB. Je 1982, li laboris por la kandidateco de lia patro Sérgio Cabral al Urba Konsilantaro. En 1984, li laboris kiel kunordiganto de la Komitato Pedro Ernesto, apogante al Tancredo Neves. En marto, 1987, li eniris publikan vivon, fariĝante Operacia Direktoro de TURISRIO – Turisma Kompanio de la Ŝtato Rio de Ĵanejro - dum la guberniestrado de Moreira Franco.[2]

Balotado por urbestro de Rio

Je 1992, Sérgio Cabral fariĝis urbestr-kandidato de partio PSDB. Profitante la grandan popularakceptadon de la tiam urbestro Marcello Alencar, kaj mal-akceptado al Leonel Brizola en ŝtata guberniestro, Cabral lanĉis sloganon "Mi deziras esti nova Marcello, sen Brizola por malhelpi". Sed li finis en la lastaj lokoj, pro manko de gravaj apogoj.

En 1996, li denove kandidatiĝis por esti urbestro de Rio de Ĵanejro, sed denove perdis, nun en la dua vicbalotado.

En 2001, Sérgio Cabral Filho estis preskaŭ kandidato de PMDB al urbestro de Rio, tamen preferis apogi kandidaton Luiz Paulo Conde de PFL.

Deputito

Dum la balotado je 1990, li estis elektita kiel ŝtata deputito de Rio de Ĵanejro per 12,000 voĉdonoj, kaj estis re-elektita en la du sekvantaj balotadoj, de 1994 kaj 1998.[3]

En 1994, dum li ekis sian novan mandaton kiel ŝtata deputito per partio PSDB, sama partio de la ĵus-elektinta Marcello Alencar, Sérgio Cabral Filho estis re-elektita kiel prezidanto de Leĝa Asembleo de Rio de Ĵanejro, ofico pri kio li laboris ĝis 2002. Dum ĉi-balotado, li gajnis 125 mil voĉdonojn, kaj fariĝis la plej-voĉdonata kandidato de Rio de Ĵanejro en tiu jaro. Tio ebligis lin gajni la oficon de Prezidanto de la Deputitoj en la jaroj 1995, 1997, 1999 kaj 2001.[4]

Tuj en la komenco de 1995, li kreis aŭditorecon en Alerj, kiu rezultis en la kreado de la unua salajra tegmento en brazila historio. Ankoraŭ en la prezidanteco de Alerj, Cabral finigis privilegian emeritiĝon de parlamentanoj.[2]

En 1999, Sérgio Cabral Filho revenis al partio PMDB, kaj, ankoraŭ kiel Prezidanto de ALERJ, alproksimiĝas al la tiama gubiernestro de la ŝtato de Rio de Ĵanejro, Anthony Garotinho.

Senatano

En 2002, li estis elektita kiel senatano por la ŝtato Rio de Ĵanejro, aliance al Rosinha Garotinho (edzino de Anthony Garotinho), kiu fariĝis guberniestrino. Li gajnis 4,2 milionojn da voĉdonoj en ĉi tiu balotado.[4]

Kiel senatano, Cabral klopodis aprobi la Regularon por Maljunuloj,[4] kaj ankaŭ estris la Komision por Maljunuloj.[3]

Sérgio Cabral Filho rezignis sian mandaton kiel senatano por fariĝi guberniestro de Rio de Ĵanejro, kaj estis anstataŭigita en la Senato per sia dua anstataŭiganto, Paulo Duque, ĉar sia unua anstataŭiganto, Regis Fitchner, fariĝis estro de la Ŝtata Civitana Domo.

Guberniestro

Je la 29-a de oktobro, 2006, apogita de la eks-guberniestroj Anthony kaj Rosinha Garotinho, Sérgio Cabral Filho estis elektita kiel guberniestro de Rio de Ĵanejro per la partio PMDB, kune al Luís Fernando de Sousa, kun 5.129.064 voĉdonoj (68% de la tut-ŝtata voĉdonaro), venkante Denise Frossard el partio PPS.

Li fariĝis guberniestro de Rio de Ĵanejro je la 1-a de januaro, 2007.

En oktobro 2010, li estis re-elektita kiel guberniestro, kun pli ol 66% de la voĉdonoj. [5]

Efektiviĝo de la mandato

Aktuala guberniestro de Rio de Ĵanejro, Sérgio Cabral laboris pli por la Sana kaj Sekureca kampoj. Por la Sana kampo, li kreis la Unidades de Pronto Atendimento (UPAs) (Eroj de Tuja-Zorgado), kiuj helpis malplenigi la publikajn hospitalojn. La UPAj komencis esti kopiitaj de la Landa Registaro kaj eĉ por aliaj landoj [6]. En la Sekureca kampo, la kreado de la Unidades de Polícia Pacificadora (UPPs) (Eroj de Paciga Polico) malmultigis kriman agadon en regionoj antaŭe estritaj de drogo-vendistoj. En la favelo Cidade de Deus, la indicoj de murdoj kaj ŝteloj estis el tiuj, kiuj malmultiĝis [7]. La rezultoj de la pacigantaj politikaĵoj de la guberniestro Sérgio Cabral estis laŭdataj eĉ de la New York Times, konsiderata unu el la plej influaj ĵurnaloj de la mondo [8].

Notoj

Eksteraj Ligiloj