TLS (reto)
Tavolo | Tavolnomo | IP pera/rilata (havas RFC) |
---|---|---|
7 | Aplikada tavolo | HTTP, SMTP, POP3, IMAP, FTP, SSH, IRC, SIP, DNS... |
6 | Prezenta tavolo | MPEG, MIME, SSL, TLS, ... |
5 | Seanca tavolo | NetBIOS, RPC, SAP, SDP... |
4 | Transporta tavolo | TCP, UDP, SCTP, RTP... |
3 | Reta tavolo | IPv4, IPv6, IPsec, ICMP, IGMP, ARP... |
2 | Kanala tavolo | Ethernet, 802.11 Wi-Fi, MAC, HDLC, V.42bis, V.42), V.44... |
1 | Fizika tavolo | DSL, ADSL, WiMAX, 802.11b, 802.11g 10BASE-T, V.90... |
TLS estas mallongigo de Transport Layer Security, kaj same kiel ties antaŭulo, Secure Sockets Layer (SSL) estas kriptigita protokolo por interreto, kiu subkomprenas pli sekuran komunikadon inter gastiganto kaj kliento. [1] Kelkaj versioj de tiuj protokoloj trovas disvastigitan uzadon en aplikaĵoj kiaj interreta navigado, retpoŝto, interret faksado, tujmesaĝado, kaj interreta telefonado (VoIP). Retejoj povas uzi TLS por sekurigi ĉiujn komunikaĵojn inter siaj serviloj kaj uzantoj. SSL kaj TLS uzas nesimetrian ĉifradon por aŭtentikigi interŝanĝajn ŝlosilojn, simetrian ĉifradon por konservi konfidencon, kaj mesaĝajn aŭtentikigajn kodojn por mesaĝa integreco.
Origino de SSL kaj historio de TLS
[redakti | redakti fonton]Protocol | Eldonjaro | Statuso |
---|---|---|
SSL 1.0 | nepublikigita | nepublikigita |
SSL 2.0 | 1995 | arkaikigita 2011 per RFC 6176 |
SSL 3.0 | 1996 | arkaikigita 2015 per RFC 7568 |
TLS 1.0 | 1999 | Deprecated in 2021 per RFC 8996 [2][3] |
TLS 1.1 | 2006 | arkaikigita 2021 per RFC 8996 [2][3] |
TLS 1.2 | 2008 | uzata ekde 2008 per RFC5246 [4] |
TLS 1.3 | 2018 | uzata ekde 2018[4][5] |
La SSL estis origine evoluigita de Netscape Communications por aldoni la protokolon HTTPS al sia retumilo Netscape Navigator. En 2014, la usona registaro raportis pri vundebleco en la nuna versio de la protokolo. SSL devus esti malrekomendita favore al TLS (vidu CVE-2014-3566).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Transport Layer Security (TLS) Protocol, Version 1.2 (Aŭgusto 2008).
- ↑ 2,0 2,1 Here is what is new and changed in Firefox 74.0 Stable – gHacks Tech News (10 March 2020). Arkivita el la originalo je 2020-03-11. Alirita 2020-03-10 .
- ↑ 3,0 3,1 TLS 1.0 and TLS 1.1 – Chrome Platform Status. Arkivita el la originalo je 2023-07-07. Alirita 2020-03-10 .
- ↑ 4,0 4,1 Using TLS to protect data. Arkivita el la originalo je July 21, 2021. Alirita August 24, 2022 .
- ↑ TLS 1.3: One Year Later. Arkivita el la originalo je July 8, 2020. Alirita August 24, 2022 .