SSTV

El Vikipedio, la libera enciklopedio
elsendo de la Esperanto-stacio UU4JM de Ukrainio, ricevita de DJ4PG
elsendo de SSTV ofte inkludas stacioalvokojn, kodojn RST, informojn pri ricevado kaj ĵargonon de radiamatoro.
Sono

Slow-scan television SSTV, malrapide skanita televido, estas metodo por sendi kaj ricevi bildojn, kiu estas ĉefe uzita en amatora radio. La bildoj estas senditaj per radio.

Normala televido bezonas altan povumon je la sendilo kaj larĝan bendon de ĉirkaŭ 6 MHz, ĉar ĝi sendas 25 aŭ 30 bildojn po sekundo. SSTV estas desegnita por uzo de nur mallarĝa bendo de ĉirkaŭ 3 kHz, la bendospaco kutima por sendado de voĉaj signaloj.

SSTV povas sendi nur unu bildon dum ok sekundoj, en nigra/blanka. Elsendo de kolorita bildo daŭras pli ol unu minuton.

Frekvencoj[redakti | redakti fonton]

Radio-amatoroj uzas SSTV je ĉiuj amatoraj bendoj, inter aliaj je la mallongaj ondoj, kie interkontinentaj kontaktoj estas eblaj. Modulado estas unuflankzona, angle SSB

Bendo Frekvenco flankzono
80 m 3845 kHz (3730 en Europo) LSB
40 m 7170 kHz (7165 en Europo) LSB
20 m 14,230 kHz USB
15 m 21,340 kHz USB
10 m 28,680 kHz USB
11 m 27,700 kHz (CB-radio) USB

Aparatoj bezonataj[redakti | redakti fonton]

Oni uzas la normalajn sendricevilojn. Anstataŭ mikrofono kaj laŭtparolilo komputilo estas konektita. La komputilo uzas la sonkarton kaj specialan softvaron por transformi la bildojn al sono je la sendila flanko kaj por retransformi la sonojn al bildoj je la ricevila flanko.

Ekzemplo de SSTV sono

Bildo sendita pere de SSTV

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.