Sabiniano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sabiniano
65-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo ???
Pontifiko de 13-a de septembro 604
ĝis 22-a de septembro 606
Antaŭulo Gregorio la 1-a
Sekvanto Bonifaco la 3-a
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 529 (0529-11-30)
en Blera
Morto 22-a de septembro 606
en Romo, Italio
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sabiniano estis papo ekde 604 ĝis 606.

Sabiniano originis el Blera (Biedo), proksime de Viterbo. Li estis filo de iu Bonus, sed lia naskiĝjaro estas nekonata.

En 593 papo Gregorio la 1-a sendis lin kiel apokriziaron (apostola nuncio) al Konstantinopolo, sed en 595 li revokis lin, ĉar Sabiniano ne sekvis sufiĉe decide la roman starpunkton kaj ne malebligis, ke la patriarko de Konstantinopolo adoptis la titolon „ekumena patriarko“.

Post misiado en Gaŭlio kaj post kiam li trakuris ĉiujn oficojn de la hierarkio, oni post la morto de Gregorio la 1-a, supozeble en marto 604, nomumis lin papo, sed li devis atendi la konsenton de la imperiestro Foko, pro tio nur la 13-an de septembro 604 oficiale oni povis deklari lin papo. Oni kritikis tiam, ke li kiel papo retenis sian nekristanan nomon.

Estis eble danke al lia akordiga agado, ke la ekzarko de Konstantinopolo Smaragdo kaj la langobarda reĝo Agilulf faris packontrakton. La monaĥo-favoran politikon de sia antaŭulo li ne kontinuigis.

Kiam ekestis malsatmizero, li vendis la grenon el la papaj grenrezervojoj, dum liaj antaŭuloj senkoste disdonis ĝin; tio kaŭzis malamon de la loĝantaro kontraŭ li. La detalajn cirkonstancojn de lia morto, la 22-an de februaro 606, ni ne konas. Fakto estas, ke oni devis translokigi lian kadavron de la Laterano en la preĝejon de Sankta Petro, por protekti ĝin kontraŭ la furiozo de la popolo.

Oni atribuas al Sabiniano ankaŭ, ke li enkondukis la sonoradon de la kirksonoriloj je la kanonaj horoj kaj la celebro de la eŭkaristio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:PapoPoste:
Gregorio la 1-a604–606Bonifaco la 3-a