Sakamoto Syôzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SAKAMOTO Syôzi (1927 - 5-an de majo 1996 en Kawanisi, Japanujo) estis japana esperantisto kaj delegito. En 1993 li ricevis la plej altan distingon de la japana movado, la premion Ossaka.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Aŭtomobila inĝeniero ĉe Daihatsu, li estis aktiva ekde sia esperantistiĝo en 1949, sed aparte post la emeritiĝo, kiam li en 1987 transprenis la sekretariecon de la grava regiona organizo Kansaja Ligo de E-Grupoj (KLEG) de Miyamoto Masao, kies disĉiplo li estis. Sakamoto redaktis (1951-1957) la KLEG-organon La Movado, gvidis ĉirkaŭ 40 kursojn, interalie preskaŭ ĉiufoje la intensan kursaron “Friska lernejo”, kaj organizis plurajn kongresojn japanajn kaj kansajajn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li provizis per komentoj dulingvan eldonon de la Zamenhofa traduko La gimnazio (1988), kaj:

  • (1965) Japanaj malnovaj rakontoj, kuntraduko
  • (1967) La teksto unua, populara lernilo
  • (1971) La teksto dua, populara lernilo
  • (1983) Stranga kato, traduko de Eroŝenko
  • (1988) Postmilita japana antologio
  • (1993-94) Verkoj de Miyamoto Masao, kvarvoluma