Salta ordono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Salta ordonosalta komando aŭ simple salto en diversaj programlingvoj estas simpla ordono. En komputila programo ĝi indikas, ke post ĝi la stirfluo pasu ne al la tekste sekvanta programero, sed al iu alia, indikita per numero de ordono (de programteksta lininumero) — tiel estas, ekz-e en BASIC — aŭ (pli ofte) per marko.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Jen estas ekzempla programo en esprantigita Paskala pseŭdokodo).

 programo P(enigo, eligo);
 marko 999; {anticipa deklaro de marko}
 konst n = 1000;
 tipo AT = tabelo [1..n] el reelaj;
 funkcio eta(x: reela): bulea;
    starto
       bona := abs(x) < 0.01;
    fino {eta};
 funkcio trovu(var A: AT;
               funkcio bona(x: reela): bulea;
              ): reela;
    marko 1; {anticipa deklaro de marko loka en trovu}
    var i: entjera;
     starto
        por i := 1 supre n faru
           se bona(A[i]) tiam al 1;
        skribuLin("Nenio bona toviĝis. Plenumo ĉesigita.");
        al 999;
     1: trovu := A[i]; {liveru la trovaĵon kaj eliru}
     fino {trovu};
  starto {de la programo}
     { ... }
     z := trovu(A, eta);
     { ... }
  999: {ĉi tiu marko markas ĉi tiun "malplenan ordonon"}
  fino.