Saltu al enhavo

Saluton, Mondo!

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Saluton, mondo!)
Saluton, mondo en Perl

Saluton, Mondo! (angle Hello, world!) estas simpla komputila programo kiu montras la frazon "Saluton, Mondo!" sur ekrano. Oni tradicie komencas lernolibrojn aŭ lernilojn per la ekzemplo "Saluton, Mondo!" por demonstri la bazan sintakson de programlingvo kaj instrui pri uzo de rilataj programoj (ekzemple kompililoprogramada ĉirkaŭaĵo).

Dum malgrandaj testaj programoj ekzistis ekde la evoluo de programeblaj komputiloj, la tradicio de uzi la frazon "Saluton, Mondo!" kiel testa mesaĝo estis influita per ekzemploprogramo en la lernolibro The C Programming Language ("La programlingvo C"). Brian Kernighan kaj Dennis Ritchie komencas la instruadon de la programlingvo C per programeto, kiu skribas sur la ekrano la jenan tekston: hello, world (Esperante: "saluton, mondo").

main( )
{
       printf("hello, world\n");
}

La signifo de la angla frazo

[redakti | redakti fonton]

Internacie oni emas interpreti tiun frazon kiel saluton de la ĵusbakita programo al la mondo, universo — kvazaŭ saluton de ĵus elŝeliĝinta birdido al la grandioza spektaklo de la vivo. Tamen (almenaŭ iuj) denaskaj anglalingvanoj interpretas tiun world malpli poezie, ne kiel mondon, sed kiel homan kompanion, kaj la tuton do kiel «Saluton al ĉiuj!» (= Hello, everybody!)[1][2].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]