Samloka laborado
Samloka laborado (angle coworking) estas la nova tendenco organizi laboron de unuopuloj kaj malgrandaj laborkolektivoj per luo de unu oficejo por kelkaj sendependaj personoj[1]. Oficejoj de samloka laborado funkcias en kelkaj usonaj, eŭropaj, rusiaj kaj ukrainiaj urboj[2][3][4].
Plusoj de samloka laborado[redakti | redakti fonton]
- Socialigo. Komunikado kun aliaj sendependaj unuopuloj ("liberlanculoj") helpas ne perdi kutimon diskuti kaj aŭskulti.
- Trovo de novaj komercaj kontaktoj, konstanta interŝanĝo de ideoj kaj spertoj.
- Interhelpo, komuna laboro pri projektoj. Estas pli facile rapide trovi teamon por granda projekto en tia centro, ol per kutimaj rimedoj.
- Komforta etoso: samtempe labora (ne kiel hejme) kaj senkontrola (ne kiel en korporaciaj oficejoj).
Minusoj de samloka laborado[redakti | redakti fonton]
- Kompare al hejma oficejo, bezonatas multe da tempo por atingi la laborlokon.
- Malsekureco: frekventado de pluraj novaj kaj unutagaj personoj kaŭzas necertecon pri propraĵoj, pri kiuj necesas aparte zorgi. Multaj oficejoj de samloka laborado ne havas ian ajn sekurecservon.
- Kontraŭleĝeco. Kelkaj samlokaj laborantoj povas okupiĝi pri kontraŭleĝa agado, tio povas damaĝi la aliulojn en la oficejo.
- Malbona nutrado. Kutime mankas bona skemo pri liverado de tagmanĝoj.
- Senrespondecemo. Konduto de ĉiu membro de la kolektivo povas influi la aliulojn: tio sekvigas bezonon zorge elektadi homojn por samloka laborado.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Listo de oficejoj de samloka laborado tra la mondo
- Samloka laborado furoras (blogaĵo en Esperanto pri la nova oficejo de samloka laborado en Rusio)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ http://www.sfgate.com/cgi-bin/article.cgi?f=/c/a/2008/02/19/MN7CV2JFE.DTL
- ↑ Статья в журнале «Коммерсант» (ru)
- ↑ Pri samloka laborado en Krimeo[rompita ligilo] (ru)
- ↑ http://www.examiner.com/a-968158~Shared_offices_growing_in_S_F___Peninsula.html (en)