Samoso (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la insulo Samoso de Grekio. Pri la samnoma triangulforma hinda pastaĵo vidu tie.
Situo

Samoso (greke:Σάμoς) estas greka insulo en la Egea Maro, en la antikva regiono de Ionio. Nuntempe la insulo administre apartenas al samnoma provinco, kiu krome ankoraŭ inkluzivas kelkajn pliajn insulojn.

Samoso estis la patrio de la antikvaj famuloj Pitagoro kaj Meliso el Samoso kaj tie verkis ekzemple la poeto Anakreono.

La insulo havas areon de ĉ. 468 km² kaj enhavas unu el la plej altaj montaroj de la Egeo.

La plej alta monto estas en la Kerketeus Montaro, kun la pinto Vigla (1.433 m). Samoso estas ĉ. 43 km longa kaj 19 km larĝa.

Ĉefurbo estas Limín Vathéos (Λιμήν Βαθέως). La urbo ankaŭ nomiĝas Vathí (Βαθύ) aŭ Samos-urbo. La insulo havas ĉ. 42.000 loĝantojn.

Fama tre dolĉa muskatvino estas farata sur Samoso (Samos-vino).

Mapo
Satelita foto de Samoso
Samos-urbo
Haveno de Pythagoreion