Samrolaj frazmembroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Samrolaj frazmembroj estas frazmembroj kiuj havas unu saman gramatikan rolon (funkcion), rilatas al unu sama frazmembro, kaj kiujn oni povas, sen ŝanĝi la sencon, kunigi per konjunkcio(j). Ekz‑e [PAG, §9]

  • Petro, Paŭlo kaj Karlo estas amikoj (3 subjektoj)
  • Mi aĉetis plumon, paperon kaj inkon (3 objektoj)
  • Ŝi estas juna, bela, afabla (3 predikativoj)
  • Parolu forte, kuraĝe kaj elegante (3 adjektoj).

La samrolajn frazmembrojn oni kutime grupigas en liston kaj prononcas kun speciala enumeracia intonacio, skribe esprimata per komoj.

Samrolaj epitetoj[redakti | redakti fonton]

La ĉi-supra difino bezonas precizigojn pri la epitetoj. La epitetoj ne nepre estas samnivelaj, unu el ili povas precizigi alian, aŭ eningigitan epitetan grupon, aŭ karakterizi la ĉefelementon en malsamaj manieroj (ekz‑e kvalite ­≠ rilate):

  • Granda (kvalita adj.) latina (rilata adj.) poeto
  • Ŝiaj (rilata adj.) {longaj (kvalita adj.) haroj}

En okazo de dubo oni provu enŝovi konjunkcion; tio eblas por la samrolaj epitetoj:

  • Juna, bela virino = Juna kaj bela virino.
  • Granda latina poetoGranda kaj latina poeto.