Samuel Leonard Tilley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samuel Leonard Tilley

Samuel Leonard Tilley (naskiĝis la  8-an de majo 1818(nun 1818-05-08), mortis la 25-an de junio 1896) estis kanada politikisto. Li estis inter la Patroj de la Konfederacio, kiuj en 1867 interkonsentis pri la kreado de la Kanada Konfederacio kiu signifis la kreon de la ŝtato Kanado el teritorioj de la eksa "Brita Nordameriko", do nordamerikaj terenoj antaŭe kolonie ligitaj al Britio. La politikisto reprezentis la nunan kanadan provincon Nov-Brunsviko, kaj partoprenis en ĉiuj el la tri konferencoj okazigitaj cele al la kreado de la konfederacio, en Kebeko kaj Charlottetown en 1964 kaj en Londono en 1866.