San-Fernando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

San-Fernando (36º 28' N - 6º 12' U) estas la kvara kadiza urbo kun siaj 90.178 loĝantoj (2005). Ĝi grandas 29,8 km² kaj estas unu el la sep urboj de la metropola areo de Kadiza Golfeto.

Fondita en 1766 ĝi estas ankaŭ konata kiel "Insulo de Leono" aŭ simple "La Insulo", ĉar ĝi situas sur insulo disa de la Iberia Duoninsulo.


Tie estis vilaĝo en fenica epoko, sed la unuaj veraj konstruaĵoj estas de la araba konkero de Iberio. La unua urbodomo estis kreita nur en 1766 kun la establo de ŝipkonstruejo, dum la Milito de Hispana Sendependiĝo ĝi estis la nura hispana urbo ne regata de la armeo de Napoleono. Post tiu milito la reĝo Ferdinando la 7-a de Hispanio donis al la urbo la aktualan nomon San Fernando.


Ekonomie, la urbo estis tre influita pro hispana mararmeo, ŝipkonstruado kaj kazernoj. Inter aliaj armeaj konstruaĵoj notindas la Observatorio de San Fernando, tre grava en 18-a jarcento.


En la lastaj jaroj la urbo suferis fortan ekonomian krizon kaj aktuale gravas turisma kaj fiŝbredada industrio (precipe de ora sparo).


Tie naskiĝis la esperantisto José Garzón Ruiz.

Situo en la provinco


Eksteraj ligiloj

greke http://www.aytosanfernando.org oficiala retejo de la municipo greke http://www.laisladelsur.com/monumentos/puentezuazo.asp Ponto Zuazo greke http://www.laisladelsur.com/monumentos/csanromualdo.asp greke http://www.laisladelsur.com/monumentos/sancti-petri.asp