Saltu al enhavo

San-Paskvalo (Linia Urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kvartalo San PascualSan-Paskvalo, kodita kiel 15.5, formas parton de la distrikto Linia Urbo, Madrido, situanta nordoriente de la urbo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La kvartalo estas limigita oficiale de la jenaj stratoj:

  • M-30/Avenuo Paco
  • A-2/Avenuo Ameriko
  • General Aranaz
  • Marqués de Portugalete
  • Juan Pérez Zúñiga
  • Virgen del Val
  • Persuasión
  • Virgen de Lourdes

Krom la propra kvartalo San Pascual, la aktuala kvartalo municipa enhavas ankaŭ la antikvajn kvartalojn La Alegría, La Bomba kaj Barrio Blanco.

Ĝi apartenis al la municipa teritorio de Canillas ĝis 1949, kiam tiu municipo estis enmetita en tiu de Madrido.