San Quintín (Baja California)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

San Quintín [kintÍn] (Sankta Kvinteno) estas marborda urbo de la okcidenta marbordo de la subŝtato de Malsupra Kalifornio, Meksiko, en la municipo de Ensenada. San Quintín havas belajn strandojn kaj kelkajn lokojn por turistoj, kiuj povas ĝui el fiŝkaptado, kampado, birdumado, ondorajdado, kaj pektenokolektado. Ĝi estas ankaŭ meze de grava agrikultura areo, ĉefe por kultivado de fragoj kaj tomatoj.

La marbordo havas ankaŭ sablajn dunojn, kaj estas populara loko por ĉiaterenaj veturiloj.

La urbo estas ĉe la okcidenta marbordo de centra Kalifornia Duoninsulo, ĉe Golfo San Quintín, 300 km sude de la internacia landlimo inter San Ysidro kaj Tijuana.