Sango en akvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Sango en akvo" (hungare Melbourne-i vérfürdő, angle "Blood Bath" of Melbourne) — duonfinala matĉo de akvopilko inter teamoj de Hungario kaj Sovetunio dum la Somera Olimpiko en Melburno en 1956. Ĝi estas verŝajne la plej konata en la historio de tiu ĉi sporto. La matĉo okazis la 6-an de decembro 1956, estis ludita tuj post malvenko de la Hungara Revolucio. La teamo de Hungario gajnis 4-0. Nomo de la matĉo devenas de la sango de Ervin Zádor, kiu kolorigis akvon post bato de rusa rivalo. Post tiu nesporta konduto la publiko (grandparte favoriganta hungarojn) provis propramane juĝofari. Juĝisto estis devigita rompi la matĉon antaŭtempe kaj doni venkon al venkanta teamo.

Historia fono

La matĉo estis ludata nelonge post subpremo de la Hungara revolucio de 1956. Hungara reprezentantaro ŝanĝis komunisman version de la flago de sia ŝtato al ties revolucia ekvivalento (kun eltondita emblemo enhavanta ruĝan stelon). Rusoj volis emfazi sian dominadon super la tuta Orienta Eŭropo. Hungarojn motivis rekompenco kontraŭ sanga subpremo de la revolucio fare de la Ruĝa Armeo.

Post la matĉo

Skipo de Hungario dum finala matĉo konkeris Jugoslavion. Multaj konkurantoj lume de la okazintaĵoj en Budapeŝto decidis ne reveni al la patrujo.

La historian eventon pritraktas du filmojn: hungara historia dramo Szabadság, szerelem (Libero kaj Amo) kaj dokumenta filmo produkita de Quentin Tarantino kaj Lucy Liu sub la titolo Freedom's Fury.

Eksteraj ligiloj

- artikolo en Radio Libera Eŭropo