Dimas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonello da Messina, Krucumado 1475
Tristanga kruco (la malsupra stango reprezentas la Bonan Ŝteliston)

DimasSankta Dimas, ankaŭ konata kiel la Bona Ŝtelisto, estas la nomo en la apokrifaj evangelioj de unu el la ŝtelistoj kiu laŭ la Evangelio laŭ Sankta Luko estis krucumita je la dekstro de Jesuo Kristo. Li pentis pro siaj pekoj kaj petis al Jesuo ne forgesi lin kiam li regos en la paradizo.

Kvankan li neniam estis sanktigita de lakatolika, ortodoksamonofizidismaj eklezioj, oni konsideras lin kiel la sola persono kiu estis rekte agnoskata kiel sanktulo far Jesuo mem. "Kaj li (Jesuo) diris al li (la ŝtelisto) : Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo".[1]

Laŭ la tradicio kaj la Evangelio laŭ Nikodemo (apokrifa evangelio), la Bona Ŝtelisto estis krucumita dekstre de Jesuo kaj la Malbona Ŝtelisto, nomata Gestas, maldekstre. Pro tiu motivo, ofte la bildoj pri la krucumado montras la kapon de Jesuo klinata dekstraflanke.

En la Araba Evangelio de la Infanaĝo la nomo estis "Tito"

23-a "Kaj la Sinjoro-Jesuo respondis, kaj diris al lia patrino: Tridek jarojn tial, O mia patrino, la Judoj krucumos min ĉe Jerusalemo, kaj tiuj du rabistoj estos krucumitaj kun mi. Tito sur mia dekstra flanko, kaj Dumacho sur mia maldekstra flanko, kaj poste tiu tago Tito devas iri antaŭ mi en paradizon"

En la Rusa Ortodoksa Eklezio, la krucoj kaj la krucifiksoj estas reprezentataj kun tri horizontalaj stangoj, la plej alta estas la titulus crucis (la enskribo kiun Poncio Pilato ordonis meti sur la kapo de Kristo en la lingvoj latina, greka kaj hebrea: "Jesuo de Nazareto, Reĝo de la judoj"), la dua plej longa reprezentas la stangon kie estis najlitaj la manoj de Jesuo kaj la plej malalta, oblikva, reprezentas la Bonan Ŝteliston supren kaj malsupren la Malbona Ŝtelisto.

Oni kultas lin la 25-an de marto.

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

  1. Evangelio laŭ Sankta Luko Ĉapitro 23 verso 43.