Santa María Tonameca
Santa María Tonameca | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Oaxaca | ||
Regiono | Costa | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 21 223 | ||
Loĝdenso | 47 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 15°45′N 96°33′U / 15.75°N, 96.55°U (mapo) | ||
Alto | 40 m | ||
Areo | 454,19 km² | ||
Horzono | UTC -6 | ||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa María Tonameca Municipality [+] | |||
Santa María Tonameca estas unu el la 570 komunumoj de la meksika subŝtato Oaĥako (Oaxaca). La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas Santa María Tonameca. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 20 439.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Santa María Tonameca apartenas al la distrikto Pochutla al kiuj apartenas entute 14 komunumoj. Ĝi situas en la regiono Costa, kiu apartenas al la sudokcidenta parto de la subŝtato Oaxaca. Jam la nomo en la hispana (costa = marbordo) diras ke tiu regiono estas relative proksime al la marbordo. Ĉiuj distriktoj de tiu regiono limas al la pacifiko. La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 21223 loĝantojn. El tiuj estis 10265 viroj kaj 10958 virinoj. La komunumo havas surfacon de 454,19 kvadratkilometroj. La meza alteco estas 40 metroj super la marnivelo.
Sociogeografio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 6438 indiĝenoj. El tiuj 4837 aĝis pli ol 5 jaroj. Entute 4837 personoj estis dulingvaj (hispana kaj indiĝena lingvoj).
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Santa María Tonameca en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)