Santakruzaj insuloj
Santakruzaj Insuloj | ||
---|---|---|
grupo de insuloj | ||
Situo | Pacifiko | |
Geografia situo | 10° 50′ S, 166° 30′ O (mapo)-10.833333333333166.5924Koordinatoj: 10° 50′ S, 166° 30′ O (mapo) | |
| ||
Areo | 813 km² | |
Plej alta loko | (Vanikolo) 924 SB-TE Ŝablono:Alto/nekonata rilato | |
Ŝtato | Salomonoj | |
Loĝantaro | 11 000 14 loĝ./km² | |
Santakruzaj Insuloj estas grupo de insuloj apartenantaj al Salomonoj, en Pacifiko. Ili situas je ĉ. 400 km sudoriente de la ĉefa insularo de Salomonoj kaj je ĉ. 750 km sudoriente de la ĉefurbo Honiara.
Geografio
Kombinitaj al aliaj insuloj situantaj pli norde kaj oriente (insuloj Reef, Duff, Tinakula, Anuta, Fatutaka, Tikopia), la Santakruzaj insuloj konsistigas la administran provincon Temotu, la plej orientan de Salomonoj.
La ĉefaj insuloj de Santakruzaj Insuloj estas:
- Nendö (505,5 km2, kulmina punkto: 549 m, 5 000 enloĝantoj),
- Vanikoro, el kiuj la du ĉefaj insuloj estas Banie kaj Teanu (173,2 km2, 800 enloĝantoj)
- Utupua (69 km2, kulmina punkto: 380 m, 300 enloĝantoj).
Lata, situanta sur la insulo Nendö, esta la administra centro de la provinco.
Historio
Tiuj insuloj estis malkovritaj en 1595 de la hispana esploristo Alvaro de Mendaña, kiu tie perdis sian admiralan ŝipon Santa Isabel. Post unu monato, li mortis pro tropikaj febroj.