Sato Ŝoiĉi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Satoo Ŝoiĉi)
La fervojstacio Folkloro Tōno kun nomo en Esperanto kaj la japana

SATO Ŝoiĉi (naskiĝis en 22-an de novembro 1937 en Morioka; mortis la 3-an de oktobro 2000 samloke) estis japana esperantisto.

De 1989 ĝis 1990 kaj denove ekde 1997 li estis estrarano de Japana Esperanto-Instituto; li estis estro de la studeduka fako. Krome li estis komitatano A de UEA ekde 1998. De 1997 ĝis 1998 li estis ĉefdelegito de UEA en Japanio. Krome li estis delegito en Morioka kaj fakdelegito pri la instruado de la angla kaj Esperanto.

Kiel studento li lernis Esperanton ĉirkaŭ 1957 kaj baldaŭ fondis lokan Esperanto-klubon kun la nomo La Ihatovaj Esperantistoj, laŭ fikcia loknomo de la fama verkisto Mijazaŭa Kenĝi, pri kies rilato al Esperanto li plurfoje prelegis. En 1995 fervoja firmao eĉ petis lian helpon por doni Esperantajn nomojn, laŭ verkmotivoj de tiu aŭtoro, al fervojstacioj en Linio Kamaiŝi.

En 1990 Satoo iĝis universitata vicprofesoro (poste profesoro) de la kolegio de gubernio Iŭate, kaj povis ekgvidi seminarion pri Esperanto — maloftaĵo en Japanio. Li ankoraŭ partoprenis la Tel-Avivan UK en 2000 kaj, kun siaj studentoj, la IJK en Honkongo samjare; tri semajnojn antaŭ la morto li prelegis en regiona Esperanto-kongreso.