Saulius

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saulius estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri variaĵo de la virina nomo Saulė, ĉiela estaĵo de la litova mitologio, kaj ankaŭ de la nuna litova vorto saulė, en traduko "suno")[1]. Aparte de tio en malpli ofta dua, biblia signifo ankaŭ povas temi pri litovigo de la biblia nomo שָׁאוּל (en Esperanto Ŝaul) aŭ latinigite Saulus (respektive Saŭlo), kiu interalie ĉirkaŭ la jaro 1000 a. K. estis la nomo de la unua reĝo de Izraelo kaj jarmilon poste estis la nomo de Sankta Paŭlo antaŭ ties kristaniĝo.

Konatuloj kun tiu persona nomo[redakti | redakti fonton]

  • Raimundas Saulius Baltuška (naskiĝis en 1937), eksa litova armeestro
  • Saulius Arlauskas (naskiĝis en 1952), jura filozofo kaj profesoro
  • Saulius Katuoka (naskiĝis en 1950), juristo kaj profesoro
  • Saulius Klevinskas (naskiĝis en 1984), futbala golisto
  • Saulius Mikoliūnas (naskiĝis en 1984), futbalisto
  • Saulius Štombergas (naskiĝis en 1973), korbopilkisto
  • Saulius Jakucevičius, en la 2010-aj jaroj estrarano de Litova Esperanto-Asocio kaj gvidanto de la Junulara Esperanto-Klubo "Ondo" en Kaŭno

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 324