Savannaĥet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidaĵo de strato en la urbo

Savannaĥet estas la ĉefurbo de la Provinco Savannaĥet en Laoso. Ĝia nomo venas de la vortoj Savanh Naĥone, kio estas "urbo de la paradizo", kiu estis la origina nomo de la urbo.

Savannaĥet estas la dua plej grava urbo en Laoso, post la ĉefurbo, Vjentiano. Ĝi havas ĉ. 120 mil loĝantojn el pluraj etnoj: laosanoj, tajoj, ĉinoj kaj aliaj lokaj etnoj. Inter ĝiaj plej gravaj konstruaĵoj troviĝas budhisma templo de la 15-a jarcento, ĉina templo, katolika preĝejo kaj moskeo. La urbo havas flughavenon.