Savua maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Savua Maro)
Savua maro
maro [+]

AkvejoPacifiko
Koordinatoj9° 32′ 23″ S, 122° 0′ 12″ O (mapo)-9.5397222222222122.00333333333Koordinatoj: 9° 32′ 23″ S, 122° 0′ 12″ O (mapo)

Savua maro (Indonezio)
Savua maro (Indonezio)
DEC
Map
Savua maro
Vikimedia Komunejo:  Savu Sea [+]
vdr
situo de la Savua maro en Sudorienta Azio

La Savua maro estas malgranda randa maro de la Pacifika Oceano. Ĝi situas inter la Malgrandaj Sundaj Insuloj de Indonezio kaj la insulo Timoro.

La maro estas limigata fare de la insuloj Floreso en la nordo, Timoro en la oriento, la Savua insularo kun la ĉefa insulo Savuo (Sawu) en la sudo kaj de Sumbo en la okcidento. En la okcidento kaj sudo la Savua maro transiras al la Hinda Oceano, en la nordo al la Floresa maro, en la nordoriento en la Banda maro kaj en la sudoriento al la Timora maro.

La Savua maro estas ĝis 3 500 metrojn profunda. De okcidento al oriento ĝi etendiĝas ĉirkaŭ 600 kilometrojn, de nordo al sudo ĉirkaŭ 200 kilometrojn. La plej granda urbo en la Savua maro estas la indonezia urbo Kupang sur la insulo Timoro kun 335 000 loĝantoj.

La Savua maro formas la sudokcidentan angulon de la tiel nomata "Korala Triangulo".