Scheilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Scheilla [ŝejlə] estas ina spirito fama en brazila spiritisma medio. Laŭ spiritistoj ŝi estas plena de dolora kareco kaj zorgas speciale pri homoj kiuj suferas dum militoj; ŝi ankaŭ estas unu el miliardoj da spiritoj kiuj ligas la ĉielon kaj la teron, helpante la ĵus elkarnitajn homojn, ofte kun spirito Palminha. Kiam ŝi manifestiĝas, ofte oni sentas odoron de rozoj en aero.

Laŭdire, ŝi mortis en Germanio en la fino de Dua Mondmilito.

Ŝi skribas ĉefe mallongajn poemojn kaj prozaĵojn. Unu el ŝiaj plej longaj verkoj, kun spirito José Grosso, estas Páginas Esparsas III, psicografia de João Nunes Maia. Fonte Viva, Belo Horizonte, 1994.