Schoonebeek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Schoonebeek estas vilaĝo kun 3790 loĝantoj (2004) en la komunumo Emmen en la nederlanda provinco Drenthe. Schoonebeek ankaŭ nomiĝas Oud-Schoonebeek, ĉar la ankaŭ al la komunumo Emmen apartenanta Nieuw-Schoonebeek estas en la tuja apudeco.

Geografio

Schoonebeek situas oriente de Coevorden tuj apud la limo kun Germanio ĉe la Schoonebeker Diep (rivereto), kiu estas la limo inter Nederlando kaj Germanio. Najbara komunumo sur la germana teritorio estas Emlichheim.

Koordinatoj

52° 39′ 46″ N 06° 53′ 02″ O / 52.66278 °N, 6.88389 °O / 52.66278; 6.88389 (mapo)Koordinatoj: 52° 39′ 46″ N 06° 53′ 02″ O / 52.66278 °N, 6.88389 °O / 52.66278; 6.88389 (mapo)

Historio

Schoonebeek unuafoje menciiĝis en 1341 kaj estas kun Ruinerwold unu el la plej malnovaj vilaĝoj de Drenthe. Ĝis la reformo de la komunumo en 1998 Schoonebeek estis parto de la komunumo Schoonebeek, kiu ekestis en 1884 pro divido inter Schoonebeek kaj la antaŭa komunumo Dalen.

Ekonomio

De 1943 ĝis 1996 en la komunumo oni elterigis nafton. En 1976 okazis akcidento, kiu kaŭzis ampleksan damaĝon. En 2006 oni komencis esplori, ĉu nova elterigo de nafto estas sencohava.

Vidindaĵoj kaj eventoj

  • De origino la vilaĝo konsistas el tri partoj, Westerse Bos, Middendorp kaj Oosterse Bos. Ĉi tie troviĝas pluraj malnovaj farmbienoj, kiuj nun estas protektataj.
  • En la centro troviĝas, ne plu funkcianta, naftopumpilo (t.n. kapjespumpilo) por viziti.
  • En Zwaantje Hans-Stokman's Hof ĉiujare okazas konkurson en zandtapijt-ŝutado (zandtapijt = sablotapiŝo), ĉe kiu oni kun diverskoloraj sabloj ŝutas modelojn sur la planko.
  • En Schoonebeek troviĝas ankoraŭ kelkaj ŝafejoj.

Konataj personoj el Schoonebeek

Fotogalerio


La kapjespumpilo en la centro rememorigas al antaŭaj tempoj.

Statuo de sabloŝutanta Zwaantje Hans. (O. de Ruyter, 1984)

La Schoonebeker Diep estas la limo inter Nederlando kaj Germanio.