Schulmuseum Bochum

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Schulhistorische Sammlung (lernejohistoria kolekto) en Bochum estas lernejomuzeo fondita en 1989 en la malnova Cruismannschule. En ambaŭ eksponejoj estas montrataj i.a. komplete meblita klasĉambro el la epoko de 1900 inkluzive la tiamaj lerniloj. Unu vitrino estas dediĉita al la iama lernejestrino Else Hirsch. La lernejohistoria biblioteko devenas el la postlasaĵo de la iama lernejoinspektoro Wilhelm Rüter el Bochum. La vizito povas esti interkonsentata kun la lernejo-administrejo Bochum.

Situo[redakti | redakti fonton]

  • Schulhistorische Sammlung, Cruismannstraße 2, 44807 Bochum