Schweissdissi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schweissdissi

La germane Schweissdissi (kiu signifas « la ulo kiu ŝvitas » en loka dialekto) estas bronza statuo konceptita de Frantz Beer. Ĝi nun staras en Parko Tivoli en Mulhouse. La statuo omaĝas la malfacilan energian laboron de la proletaro komence de la 20-a jarcento : Mulhouse tiam estis potenca industria germana urbo. Tamen, ĝi reprezentas agrikulturiston, kiu viŝas sian frunton, laca pro siaj streboj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Schweissdissi estis konceptita de la aŭstria Frantz Beer en Florenco. Gisita en 1905 en Pistoia en Italio.

Starigita en 1906 meze de la Placo de la "Réunion", inter la templo Saint-Étienne kaj la urbodomo. La urbestro, Émile Kaiser, volis omaĝi al la forta kaj malfacila laboro de la proletaro de Mulhouse. Sed pro la pudoro de tiu epoko, ĉar estis videbla la pugo, oni volis turni la statuon, sed ne estis konvena do oni decidis starigi ĝin en la Parko Tivoli, tiel la homa pugo estas kaŝita de arbetoj.

Dum la dua mondmilito la statuo feliĉe eskapis la bronzan bezonon de la milita industrio.

La statuo estas enskribita, de la 4-a de marto 2008, en la listo de Francaj Historiaj Monumentoj.

Alia versio[redakti | redakti fonton]

La skulptisto Yves Carrey kreis en 2006 alian version de tiu statuo, pere de reutiligeblaj materialoj (de pecoj de aŭtomobila fabriko) kaj reprezentas senlaboran veldiston.

Fakte, Mulhouse estis industria urbo, kaj iom post iom multaj fabrikoj fermiĝis, kaj senlaboreco aperis. Ĝi ankaŭ estas simbolo de la riĉa industria pasinteco de Mulhouse.

Tiu statuo staras komence de Rue du sauvage / Porte Jeune.

lingva strangaĵo: La vorto "Schweissen" signifas samtempe veldi kaj ŝviti.