Scotia Speedworld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭtovetkuristoj de la Mara Profesia Stokaŭto Turneo ĉe Skotio Rapidmondo

Scotia Speedworld (laŭvorte Skotio Rapidmondo) estas aŭtodromo en la Regiona Municipo Halifakso en Nov-Skotio, Kanado.

La kurejo, kiu estis konstruita en 1987, sidigas 6 000 spektantojn kaj situantas sude de Enfield ĉe Ŝoseo 102 tuj okcidente de la Internacia Flughaveno Stanfield. La aŭtodromo estas 3/10 mejla D-ovalo de surfaco asfaltita per betono en la malalta sulko.

Semajnaj kuroj inkluzivas la sekvajn klasojn:

Klaso 2013 Sponsoro
Sportisto Dartmouth Dodge
Legendoj Strictly Hydraulics
Kamionoj Coors Light
Tondro ACE Lumbermart
Fulmo ACE Lumbermart
Bandolero Hydraulics Plus

Skotio Rapidmondo ankaŭ gastigas la Maran Profesian Stokaŭton Turneon (Maritime Pro Stock Tour), la NAPAn Serion de Sportistojn (NAPA Sportsman Series), kaj la Maran Ligon de Legendoj (Maritime League of Legends). Unufoje jare prezentas ĝi la USHRAn monstrokamionojn. La Atlantika CAT 250 altiras larĝan gamon de konkursantoj el aliaj regionoj de Kanado kaj Usono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Retejo de Skotio Rapidmondo Mara Profesia Stokaŭto Turneo NAPA Serio de Sportistoj[rompita ligilo] Mara Ligo de Legendoj