Duonlaneca porkino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Scrofa semilanuta)

La Duonlaneca porkino, Duonlaneca aprino aŭ en la itala origine scrofa semilanuta estas mitologia besto, la simbolo de la urbo de Milano antaŭ la epoko de la komunumo.

La bareliefo de la Duonlaneca porkino
Palazzo della Ragione

Laŭ la legendo la fondinto de Milano estis la kelta Belloveso, kiu trapasis la Alpojn kaj la teritorion de la Eduoj por atingi la Padan Ebenaĵon.

Belloveso vidis en la loko indikita de diino en sonĝo, porkinonaprinon kiu havis la specifecon de tre longa hararo en la antaŭa parto de la korpo (scrofa semilanuta).

La kelta estro decidis tie konstrui sian urbon kaj nomigi ĝin Mediolanum, tio estas "semilanuta" (medio-lanum, duonlaneca).

Laŭ tiu legendo, kaj la dediĉo de la urbo de Milano al tiu porkino, observeblas ankoraŭ, en la placo Mercanti en Milano, unu bareliefo kiu prezentas la beston, en kapitelo de la Palazzo della Ragione. La sama besto estas prezentata en blazono de la interna korto de la Palaco Marino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]