Sears

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SEARS, eble plej bone konata kiel (angle) "Sears, Roebuck and Co.", estas usona kompanio, fondita de Richard Warren Sears kaj Alvah Roebuck.

Unue la kompanio funkciis pleje de poŝtmendaj katalogoj, sed poste kreskis al la plej granda podetala vendejo en Usono dum la 20-a jarcento. Ties katalogoj estis famaj, kaj iĝis parto de usona kulturo, ofte menciitaj en literaturo — tamen, post la dua mondmilito, ili ĉesis eldoni la katalogojn.
Sears, iama ano de la "Dow Jones Industrial Average", kuniĝis kun Kmart frue en 2005, kaj do iĝis la "Sears Holdings Corporation."
La kompanio monhelpis al la konstruintoj de la Willis-Turo, kaj pro tio dum multaj jaroj la konstruaĵo nomiĝis 'la Sears-Turo'.

Vidu ankau