Marparolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Seaspeak)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Nomo: Seaspeak
Parolantoj: 0
Landoj: 0
Origino: komerca planlingvo kreita en 1982 por mara komerco

Marparolo,Seaspeak [si-spik, angle] estas ankaŭ konata kiel "angla por mara komunikado". Ĝi estas kreita de Edward Johnson. En 1988, la UN fako, Internacia Mara Organizo adoptis ĝin kiel oficialan lingvon de interŝipa kaj ŝipo-al-marborda komunikado.

Lingvistoj kaj maraj ekspertoj kreis Marparolon ĉe Plymouth Universitato kaj Cambridge Universitato. La Brita registaro kaj Pergamon Press pagis por la evoluado de la sistemo. La celo de Marparolo estas havi sekuran, klaran, neambiguan lingvon por mara komunikado.

Oni kritikas marparolon ĉar 80% de maraj komunikoj per radio ne estas en la angla lingvo.

Ekzemplo:

"Warning; buoy number two five and buoy number two six have no lights.

Warning; received. Two five and two six, no lights.

Question; what is your estimated time of arrival at buoy number two five?

Answer; estimated time of arrival at buoy number two five, one four three zero UTC."

Traduko:

"Atentu; buo nombro du kvin kaj buo nombro du ses ne havas lumojn

Atentu ricevita. Du kvin kaj du ses, sen lumoj.

Demando: kiu estas via estima tempo por alveno al buo nombro du kvin?

Respondo: estima tempo de alveno al buo nombro du kvin, unu kvar tri zero UTC."