Haplorino
Etoso
(Alidirektita el Seknazaj simiuloj)
Haplorinoj, aŭ "seknazaj" primatoj (la greka nomo signifas "simpl-nazaj"), estas membroj de la klado Haplorhini: nome la tarsiedoj kaj la antropoidoj. La antropoidoj estas la katarinoj (malnovmondaj simioj kaj grandsimioj, inklude homojn) kaj la platirinoj (amerikaj simioj).
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La taksonomia nomo Haplorhini derivas el la Antikva greka haploûs (ἁπλούς, "ununura, sola, simpla") kaj rinos (ῥινός, "nazo"). Ĝi aludas al manko de rinario aŭ "malseka nazo", kiu troviĝas en multaj mamuloj, sed ankaŭ en strepsirinaj primatoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]- ORDO PRIMATOJ
- Subordo Strepsirinoj: lemuroj, lorisoj, ktp.
- Subordo Haplorinoj: tarsioj, simioj, grandsimioj
- Infraordo Tarsioformaj
- Familio Tarsiedoj: tarsioj
- Infraordo Simioformaj: simioj, grandsimioj
- Mikroordo Platirinoj: Amerikaj simioj
- Familio Kalitriksedoj: kalitriksoj, tamarinoj
- Familio Cebedoj: kapuĉuloj, sciursimioj
- Familio Aotedoj: noktosimioj
- Familio Piteciedoj: sakioj, barbosakioj, uakarioj, kaliceboj
- Familio Ateledoj: hurluloj, aransimio, kaj lansimioj
- Mikroordo Katarinoj Malnovmondaj antropoidoj
- Superfamilio Cercopithecoidea: Malnovmondaj simioj
- Familio Cerkopitekedoj
- Superfamilio Homoideoj: grandsimioj
- Familio Hilobatedoj: malgrandaj grandsimioj (gibonoj)
- Familio Homedoj: grandsimioj kaj homoj
- Superfamilio Cercopithecoidea: Malnovmondaj simioj
- Mikroordo Platirinoj: Amerikaj simioj
- Infraordo Tarsioformaj
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Ankel-Simons, F.. (2007) Primate Anatomy, 3‑a eldono, Academic Press. ISBN 978-0-12-372576-9.
- Primate Taxonomy (Smithsonian Institution Press, 2001), Colin Groves (ISBN 1-56098-872-X)
- Primates in Question (Smithsonian Institution Press, 2003), Robert W. Shumaker & Benjamin B. Beck (ISBN 1-58834-176-3)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Neotropical Primates 10(3) Arkivigite je 2005-10-17 per la retarkivo Wayback Machine