Selbusjø

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SelbusjøSelbusjøen estas la 17-a plej granda lago en Norvegio. Ĝi situas en provinco Sør-Trøndelag, ĉefe en la municipo de Selbu, do la okcidenta parto situas en municipo de Klæbu. La lago grandas 58,26 km2, tiel la plej granda en la provinco Sør-Trøndelag. Selbusjø estas parto de la akvodividilo Nea-Nidelv, kun rivero Nea alfuante ĝin en la orienta fino kaj rivero Nidelva elfluanta ĝin en la okcidenta fino. La vilaĝoj de Selbustrand, Fossan, Tømra, Trøa, Innbygda, Mebonden, Vikvarvet kaj Sjøbygda situas ĉirkaŭ la lago.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]