Selling England By The Pound

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Gabriel vestita kiel "Britannia", dum kantado de "Dancing with The Moonlit Knight", 1974

Selling England by the Pound estas la kvina studialbumo fare de la muzika grupo de progresiva roko Genesis, publikigita la 12an de oktobro 1973 per entreprenoj Charisma Records (Eŭropo) kaj Atlantic Records (Usono). Ĝi sekvis post Foxtrot kaj estis la plej sukcesa komerca pinto ĝis tiam, atingante numeron 3a en Britio[1] kie ĝi restis en la listo dum 21 semajnoj. La albumo ricevis oran atestigilon en Usono en 1990. Ĝi ricevis ankaŭ sukcesan akcepton de kritikaro.

La albuma kovrilo estas pentraĵo de Betty Swanwick nome The Dream (revo). La origina pentraĵo ne aperigis gazontondilon; la bando mendis al Swanwick aldoni ĝin poste kiel aludo al la kanto "I Know What I Like."

Kantaro[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj kantoj estis verkitaj kaj komponita de Tony Banks, Phil Collins, Peter Gabriel, Steve Hackett kaj Mike Rutherford.

  • Flanko unua
  • 1. "Dancing with the Moonlit Knight" 8:04
  • 2. "I Know What I Like (In Your Wardrobe)" 4:07
  • 3. "Firth of Fifth" 9:35
  • 4. "More Fool Me" 3:10
  • Flanko dua
  • 1. "The Battle of Epping Forest" 11:49
  • 2. "After the Ordeal" 4:13
  • 3. "The Cinema Show" 11:06
  • 4. "Aisle of Plenty" 1:32

Muzikistaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. UKChartHits, 2465, Genesis hits