Sendilo Teufelskopf

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Sendilo Teufelskopf estas bazretsendilo por televizilo sur alteco de 695,0 m sur la monto Teufelskopf, monto kiu apartenas al la Hunsruko kaj ties parto la Schwarzwälder Hochwald. Ĝi situas proksime al Waldweiler en la rejnlando-platinata distrikto Trier-Saarburg. La de 1962 ekzistanta sendilo uzas kiel antena portilo 120 metrojn altan kablofiksitan ŝtaltuban maston.

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

La sendilo troviĝas en la natura parko Saar-Hunsrück sur la pinto de la monto Teufelskopf. Ĝi situas en la sudoriento de la komunuma teritorio Waldweiler. Ĉ. 1 km sudokcidente iras la limo al Sarlando.

Sendila instalaĵo[redakti | redakti fonton]

La sendila instalaĵo prizorgas la ĉirkaŭaĵon de Trier kun analoga televizio kaj ankaŭ prizorgas la Astra-satelitoj kun la televizia programo, per la plusendado de signaloj al Betzdorf. La sendilo estis malfunkciigata en novembro 2008 kaj ne uzata.