Sendrata telefono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sendrata telefono

Sendrata telefono estas portebla telefono, uzebla sen dratoj en la loĝejo aŭ ĝardeno.

La aparato konsistas el du partoj (la bazo kaj la aŭdparolilo), same kiel la ordinaraj fiksaj telefonoj, la diferenco kuŝas en tio, ke la ligo inter ambaŭ partoj ne uzas dratojn sed ondojn, je difinita frekvenco. La aŭdparolilo, kiu preskaŭ ĉiam ankaŭ kunportas la klavaron kaj eventuale ekranon, aspektas kiel la "vera telefono", tre simila al poŝtelefono, dum la bazo aspektas nur kiel "telefoningo", tiu lasta tamen ne lokebla ie ajn, ĉar ligita al la kutima lineo.

Oni povas telefoni per tiaj aparatoj ĝis ĉirkaŭ 30 metroj for de la bazo.

Ekzistas variantoj, kunigantaj ordinaran telefonon kaj sendratan. Oni povas do telefoni jen de la bazo, jen de la kunportebla parto.

Post disetendiĝo de la poŝtelefonoj, la sendrataj telefonoj iom regresis, eĉ malaperis.

Sendrata telefono, ambaŭ ĉefpartoj havas malgrandajn antenojn