Senegalo en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la teamo en la Vintra Olimpiko 2010
La olimpika flago

Sportista teamo de  Senegalo en la Olimpikoj ekde la jaro 1964 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en 15 someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj jam kvinfoje estis senegalaj partoprenantoj, kvankam ili ne ricevis medalon: en 1984, 1992 and 1994 la tropikan landon tie reprezentis la alpa skiisto Lamine Guèye, kaj en 2006 kaj 2010 Leyti Seck. Lamine Guèye, naskiĝinta en 1960, en aĝo de ok jaroj estis sendita al lerneja internulejo en Svislando - jam kiam li estis 17 jaraĝa, li prezentis planojn pri fondo de senegala federacio de skiado, kiujn en la hejmlando oni konsideris ŝerco, aparte konsiderante la aĝon de la proponinto. Guèye insistis, verkis statutojn en tri lingvoj, la senegala prezidanto Léopold Sédar Senghor akceptis ilin favore, ĝis 1984 la federacio estis fondita, kaj la intertempe 24-jara skiisto Lamine Guèye povis oficiale reprezenti sian landon en la Vintra Olimpiko 1984 en Sarajevo.

La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte unu medalon: Temis pri arĝenta medalo en la Somera Olimpiko 1988 pri la 400-metra hurda kuro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]