Sennacieco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sennacieco estas malaparteno al nacio aŭ mala sento de aparteno al iu ajn nacio, tio estas sento de malaparteno al nacio.

Sento de malaparteno al nacio

Ĉi tiu koncepto gravis en la nasko de la per-esperanta asocio Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). Necesas ne konfuzi sennaciismon, kulturan tendencon, kun sennacieco, asocia strukturo konsekvence bazita sur uzo de komuna lingvo kaj konsistanta precipe en tio, ke SAT ne havas naciajn sekciojn kaj ĝiaj aktivaj membroj nur estas individuaj personoj. SAT ne nur estas sennacieca sed ankaŭ supertendenca. Tio signifas, ke principe neniu aparta filozofia aŭ politika skolo regas en ĝi. Lanti kreis la terminon "sennacieca" kiel kontrasto, kaj al "internacia" kaj precipe al "nacia" pensmaniero.

Malaparteno al nacio pro leĝo

Laŭ la internaciaj konvencioj, estas sennacia homo, kiun neniu ŝtato jure taksas sia civitano.

En tiuj kazoj, la kialo povas esti:

  • kombinado de leĝoj de pluraj landoj, kiu malpermesas havi naciecon. Ekzemple, se la gepatroj de infano estas malsamlandaj, kaj la leĝo de la du landoj devigas samlandaneco de la gepatroj por akiri nacieco.
  • kondamno.
  • administracia eraro. Ekzemple, nekorekta registro de naskiĝo.

Vidu ankaŭ