Septuro
La Septuro (turke Yedikule) estas historia konstruaĵo sudokcidente de Istanbulo, sur la bordo de la Marmora maro.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La turka nomo Yedikule estas kunmetitaĵo de yedi “sep” kaj kule “turo”.
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej malnova turo staris jam en la antikvo. La bizanca imperiestro Teodozio la 1-a konstruigis pluajn du apud ĝi kaj ĉirkaŭis la tri turojn per ŝtonmuro. Oni konstruis poste kvar pluajn turojn kaj tiel elformiĝis la nuna nomo, Septuro.
Mohamedo la 2-a — post kiam li okupis Konstantinopolon – renovigis la turojn kaj transformis la tuton al fortikaĵo, kiu servis kiel loĝejo por la janiĉaroj, poste kiel ŝtata prizono.
La tempo kaj la tertremoj detruis 4 turojn; du pluaj kolapsis pro la tertremo de 1768. Restis la tiel nomata sangoturo, kie oni prizonigis eminentulojn.
Inter la muroj mortis 7 detronigitaj sultanoj. Oni pendigis la kapon de la viktimoj sur la eksterajn murojn.
En populara kulturo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo havas gravan rolon en la romano Steloj de Eger de Géza Gárdonyi.