Serendip

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Serendip estas malnova nomo de la insulo Cejlono; ambaŭ nomoj devenas el la sanskrita si.mhala-dviipa aŭ la palia siihala-diipa, "sinhal-insulo"; la formo "Cejlono" trairis la portugalan, kie ĝi aliformiĝis.

Ĉi tiu nomo estas la origino de la vorto serendipaĵo.