Sergej Birjuzov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergej Semjonoviĉ Birjuzov en 1941
Birjuzov sur poŝtmarko

Sergej Semjonoviĉ Birjuzov (ruse Сергей Семёнович Бирюзо́в) (n. la 21-an de aŭgusto 1904, Skopin - mortis la 19-an de oktobro 1964) estis marŝalo (1955) en la Sovetunio. Li estis membro de la Komunista Partio de la Sovetunio ekde 1926.

Li lernis en la Soldata Akademio Frunze (1934-1937), poste li komandis fusilan divizion.

Li mortis pro aviadila akcidento en la montaro Avala, proksime al Beogrado.